|
reen
|
Iomete pri ni :)
skribita de Nataŝa
|
|
En 1985 mi komencis studi ĉe la Pedagogia altlernejo, kie Ĵomart laboris kiel gvidanto de la lerneja muzikbando. La bando, "Kredo", estis ruslingva, sed Ĵomart paralele instruis Esperanton al interesintajn. Tiun kurson ankaŭ mi partoprenis.
Du jaojn poste ni havis nian unuan esperanto- koncerteton en uzbekia urbo Samarkando.
Tiam ni kantis nur 3 aŭ 4 kantojn kune, sed tamen havis grandan sukceson, kiu instigis nin daŭrigi.
De tiam mi kaj Ĵomart estas ĉiam kune!
Ni multe vojaĝis tra diversaj someraj tendaroj
kaj festivaloj kaj ĉiam volonte kantis por geamikoj
1991, somere, ni geedziĝis kaj, post la vojaĝoj al
UK en Bergen (Norvegio) kaj IJK, en Karlskoga (Svedio), ni ne
plurevenis al Kazaħio, sed restis por |
ĉiam loĝi en
Svedio. Ĉi tie ni ricevis (kaj daŭre havas) multajn esperanto-amikojn.
Ĉi tie, en 1995, tuj post la Kristnasko,
naskiĝis nia filino, Karina kaj Svedio estiĝis nia
hejmo,
kie ni sentas nin HEJME!
KION do ni KANTAS kaj KIU KOMPONAS
niajn kantojn?
Ni kantas origine en esperanto kantojn, verkitajn kaj komponitajn
de ni. Entute estas ca. 80
kantoj. La plejmulto el ili estas registritaj sur niaj eldonitaj
kasedoj kaj KD-j.
Nia muziko estas plejparte lirika, sed lastatempe aperis pli viglaj
kaj foje ŝercaj kantoj.
Ni havas unu kanton pri nia filino, sed krom tio neniujn porinfanajn
kantojn. Sed tio estas nur
afero de la tempo. Nia filino ja kreskas,
kaj estus amuze, se ŝi ŝatus kanti ion memstare.
Kaj mi esperas ke tio iam estos skribita de ŝia patro aû
patrino. |
|