|
Laŭ pasporto- Natalja Gerlach.
Naskiĝis (1968.27.09) en malgranda urbo, nome Kentau, sude
de Kazahio, kie daŭre loĝas miaj gepatroj kaj gefratoj;
la frato- 7 jarojn kaj la fratino- 17 jarojn pli junaj ol mi.
Kiel infano studis muzikon (pianon) ĉe muzika lernejo. Post
gimnazio komencis studi ĉe Pedagogia Altlernejo (fizika fako),
kie mi renkontis Ĵomart. Mi kantis en lia bando kaj li ankaŭ
lernis min esperanton. De la 1987 ni ĉiam estas kune.
Alvenante Svedion, 1991, mi daŭrigis studi; unue lingvojn (svedan
kaj anglan) kaj poste komputilojn. Nun mi laboras kun retpoŝtaj
serviloj de microsoft ĉe unu malgranda konsultfirmao (ĵuste nun forluita al HP).
Liberan tempon mi disponas diverse; mi ŝategas kuradi en arbaro,
trapasi tempon kun mia familio kaj renkonti vin, e-amikojn, kaj
kanti por vi. Inter tempe ni registras novan e-albumon en nia studio.
Do baldaŭ vi aŭdos la resulton :))
Ĝis poste, via
/N
|