NovaĴoj, anoncoj kaj alia informo estos aperataj sur Ċi paĞo.
Revenu ĉi tien ofte por ne prokrasti ion gravan!

Ankoraû unu kanto ruslingve!
  Estas preta "Zimnjaja pesnja", la rusa varianto de mia malnova kanto "Nu, kiel fartas vi, amik?"
La tekston ruslingvan mi faris antaû multaj, multaj jaroj, sed nur nun mi finfine registris gxin. Ankaû tiu-cxi ruslingva kanto estas elsxutebla. Esperas ke vi sxatos gxin.
La Jubilea IJS en Tab sukcesis! Vidu fotojn
  Estis tre cxarma atmosfero dum la renkontigxo. La organizantoj kun partoprenantoj kreis neforgeseblan etoson kaj Natasxa, mi kaj Karina gxuis cxiun momenton tie. Dankon IJS!
La 66a Hispana E-Kongreso en Palos de la Frontera
  Ni havis bonsxacon partopreni la Hispanan Kongreson! Ni simple estas ravitaj per bonkoreco de hispanaj esperantistoj kaj de cxarmeco de Andaluzia etoso. La koncerto estis akceptita tre varme kaj la publiko estas fantastika. Ni nepre revenu al tiu cxarma lando!
"Amu min" ruslingve!
  La ruslingva varianto de la kanto "Amu min" estas nun elsxutebla! Tradukon faris Mikaelo Bronsxtejn. Troveblas en la pagxo "Kantoj"
La kanto "NR" elsxuteblas nun!
  Nia nova kanto "NR" nun elsxuteblas! Vi povas trovi gxin se vi alklakos al la ligo "kantoj". Elsxutu, aûskultu kaj gxuu!
Novjara Renkontigxo kun amikoj en Trier (Germanio, 2006-12-26 gxis 2007-01-07)
 

Jam la duan fojon ni vizitis la NRn kaj gxuis la bonegan etoson tie. Cxi-foje la renkontigxo okazis en cxarma urbeto Trier. Dum la renkontigxo ni havis grandan koncerton kiu estis akceptita varmege. La publiko estis fantastika! Ni ankaû prezentis la novan kanton "NR"-n kiu estis speciale farita por la renkontigxo. Mi tre esperas ke la "NR" daûrigos sian vivon dum la sekvaj renkontigxoj kaj estos cxiam kantata dum Novjaraj Renkontigxoj. :)
Karina havis grandan sukceson kun siaj novaj kantajxoj. Sxiaj KD-diskoj estis pli bone acetataj ol la gepatraj. :) Sxi gxuis la etoson kaj ricevis novajn amikojn dum la semajno. Gxojige estas, ke Karina praktikas Esperanton pli kaj pli multe. Sxi havis sian naskigxtagon dum la renkontigxo kaj estis vere kortusxe kiam la partoprenantoj faris "kukan feston" por festi kaj gratuli Karina-n.
Do, Natasxa, Karina kaj mi vere gxuis la renkontigxon kaj revenis hejmen jam revante pri la sekva NR, la 6a. :) NR - vintra floro, varmaj koroj - NR!

Koncerto enkadre UK-91a en Italio , 29/08-05/09, 2006
 

Ni partoprenis la kulturan programon de la UK-91, en Florenco. Estis pli ol du miloj da partoprenantoj kaj dum nia koncerto la grandega koncertejo (por 1000 spektantoj) estis plena. La koncerto estis sukcesa kaj poste multaj homoj venis por danki nin pro nia prezento. Estis tre agrable. :)) Karina kantis brile! Sxi estis tre nervoza antaû la koncerto, cxar estis la unuan fojon sxi vidis tian grandan publikon.
Krome ni koncertis ankaû en urbo Prato, kie estis IIK (infana kongreso) kaj ankaû tie ni, precipe Karina, estis varme akceptitaj.
Post la UK nin kaj Garik Kokolia (Rusio) gastigis Pier Luigxi en sia granda domo (urbeto Blera). Pier arangxis por ni vere interesan cxeestadon. Ni vizitis "Villa Adriana"-n, "Trevi Fountain"-n, Romon, gxuis bonegan italan mangxajxon kaj belan veteron. :)) Dankon UK! Dankon Pier!
Fotoj aperos baldaû.

Flo en Stokholmo, 24-29/05, 2006 (KUN FOTOJ!)
 

Dankon Flo, pro via alveno kaj gastado ĉe ni. Ni havis ege bonan tempon kaj eblecon por ĝui malgrandajn feriojn dum via ĉeesto. Kutime oni turismas venante al eksterlando kaj tute forgesas ke en la propra urbo estas amaso da nevizitintaj amuzaĵoj, kiujn ni havis eblecon malkovri kune kun Flo.
Iom da bildoj de la vojaĝo vi trovos ĉi tie: Flo en Stokholmo

Jubilea IJF-30 en Italio , 13-18/04, 2006 (KUN FOTOJ!)
 

Antaŭ kelkaj tagoj ni revenis de Italio kie ni por unua fojo partoprenis ĉe la Internacia Junulara Festivalo. Ni multe ĝuis la varman veteron (18 gradoj kontraŭ 4 en Svedio) kaj la varman etoson de la renkontiĝo malgraŭ malvarmegaj noktoj ;)
Ni dankas ĉiujn partoprenantojn de IJF por esti tiom agrablaj kaj afablaj kontraŭ Carina, la sola infano ĉe la renkontiĝo. Ŝi longe memoros viajn aplaŭdojn post la koncerto!
Ni multe dankas organizantojn de la IJF pro tia bela kaj ĉarma aranĝo.

Por ĉiam rememorigi al vi kiom bele kaj agrable ni kunestis dum IJF ni metis ĉi tie kelkajn ligojn al kelkaj FOTOJ de la aranĝo. Rigardu kaj ĝuu!!
Festivalejo
Ekskurso al Assisi
Ekskurso al Perugia

Novjara Reknontiĝo en Germanio (Frankfurto) , 27.12.2005
 

La unuan fojon ni estis ĉe la NR-4 aranĝita de Lu en Germanio kaj ni vere enamiĝis en la etoson de ĉi renkontiĝo! Ği estas por familioj, sed oni daŭre sentas sin juna kaj interesa kaj vivoplena. La programo por infanoj estas bone kaj interese aranĝita tiel ke ne nur infanoj sed ankaŭ plenkreskuloj volonte partoprenas ĝin.

Porinfanaj e-kursoj estas memkomprenebla kaj bonefunkciata afero. Kaj la Novjara etoso estis ege festema kaj ĝoja!
Ni amas NR kaj intencas viziti ĝin sekvajare. Eble ni renkontiĝu tie por kune renkonti Novjaron 2007?

Franca Turneo, 24/10-06/11, 2004
 

Post la reveno de la turneo:
La turneo estis belega - kaj bonege aranĝita de Flo kaj aliaj lokaj kunorganizantoj. La lando mem, kiun ni vizitis por unua fojo, inpresis nin ege multe. Carina kantis kun ni dum ses el ok koncertoj kaj la publiko ege ŝatis ŝiajn prezentojn. Ni ege ĝojas ke ni fin-fine ekhavis eblecon kanti por la multnombra franca publiko (kaj esperantista kaj ne). Ni esperas ke ni iom helpis pri disvastigado de la esperanto en Francio ;)
Dankon Flo kaj ĉiuj francaj esperantistoj!

Antaŭ la turneo:
Post kelkaj tagoj ni forveturas al Francio por la malgranda turneo laŭ la sekvantaj urboj; Bourges, Limoges, Toulouse, Ceret, Paris, Bordeaux,
Sainte-Foy-La-Grande, Nantes. Do ni havos eblecon viziti Francion, Katalunion, Okcitanion kaj Bretonion dum ĉi vojaĝo.
Ni veturas triope kun nia filino, Karina, kiu prezentos 2 kantojn en esperanto kaj eventuale iun rusan aŭ/kaj svedan kantojn.
Se vi havas tempon kaj eblecon, bonvolu aŭskulti la radian elsendon de la franca e-radio Suda Kanalo dediĉitan al nia turneo.
Kaj...
nepre revenu al nia paĝaro post nia alveno en novembro por vidi fotojn de la turneo, kiujn ni publikigos ĉe la ligo "KONCERTOJ".

06-08-2004
  BILDOJ de la IJK-60 estas nun pretaj kaj rigardeblas ĉi tie ...
aŭ ĉe la paĝo "Koncertoj", alklaku la fotilon ĉe la IJK-60 kaj vi venos
al la fotoalbumo de la aranĝo.
Iom poste mi intencas meti plurajn bildojn ĉe la paĝo "Koncertoj", ligitajn al diversaj aranĝoj . Do revenu ankaŭ pli poste ;)
01-08-2004
* Ligoinformo ĉe la paĝo "Ligoj" estas refreŝita laŭ la lastaj aktualaj referencoj.
* Sveda versio de la paĝaro nun estas iniciita.
21-07-2004 - Post IJK en Rusio!

Antaŭ 2 tagoj ni revenis de la jubilea IJK-60, kiu okaziĝis en Rusio apud urbo Kovrov, kie estis abunda kaj interesa programo kaj kie oni ege malmulte dormis pro la timo maltrafi ion interesan.
Do la plej kara afero, kiun ni tuj realigis revenante hejmen (je la deka matene), ni dormis ĝis malfrua vespero! Jes, pro la amaso da interesaj homoj kaj programeroj dormo estis la sola kio mankis dum la tuta IJK ;)
Dankon organizantoj kaj partoprenantoj por ĉi, mirinde bona, kongreso, kiu multe pliriĉigis nian "tristan, ĉiutagan" vivon...

Apartan dankon al Vitalik Malenko, kiu tiom bone prizorgis nin, postulemajn artistojn :) kaj antaŭ kaj dum la tuta kongreso.
Dankon! ĉiuj niaj amikoj por via subteno dum niaj koncertoj - kio ni estu sen vi?
Do, ĝis baldaŭ en Esperantujo!

Ni bezonas vian helpon!
Ni ŝatus havi kelkajn niajn kantojn tradukitajn de ESPERANTO al SVEDA kaj/aŭ ANGLA, sed ni mem ne sufiĉe bonas pri kanto-tradukado :(
Tial ni serĉas vin, kiu estas pli bona pri tio kaj ŝcivolas kunlabori kun ni.
Kiel danko por nia unua kunlaboro vi ricevos nian novan KD-n "Amu min" :))
Bonvolu  retpoŝti vian intereson  al ni!

Sur la ligo "tekstoj" aperos kelkaj, tradukitaj de ni mem tekstoj, kiuj bezonas korektadon. Ni estus ege ĝojaj se vi helpus nin ankaŭ pri ilin!
Nova KD - "Amu min"
  Komence de decembro 2003 aperos nia nova albumo "Amu min" kun 12 novaj kantoj. Ĉiuj kantoj estas skribitaj al tekstoj de fama rusa poeto Mikaelo Bronŝtein.
Pli da informo pri tiu kaj aliaj niaj eldonaĵoj legu sur paĝo  Diskografio
La kurtigitaj versioj de ĉiuj 12 kantoj estas nun aŭskulteblaj ĉin tie.
Bonvenon al IS kaj IF en Germanio,..
  kie ni koncertos ĉi vintre kaj kie vi povas akiri nian novregistritan diskon!
15-11-2003
  La paĝaro ricevis tute novan aspekton (design-on) - fin-fine :)